Graflando Katzenelnbogen

Graflando Katzenelnbogen
1095 – 1479

Blazono de Eberhard IV. von Katzenelnbogen

Blazono de Eberhard IV. von Katzenelnbogen
graflando
Geografio
graflando Katzenelnbogen ĉ. 1400
graflando Katzenelnbogen ĉ. 1400
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La graflando Katzenelnbogen estis regna senpera graflando, kiu estis de 1095 kaj 1479 ĉe la meza Rejno. Ekde 1479 la landgrafoj de Hesio estis la portantoj de la titolo „grafo de Katzenelnbogen“. Ĝi estas ĝis hodiaŭ parto de la familia nomo en la domo Hessen. Pluaj portantoj de la titolo estas la grandduko de Luksemburgo kaj la reĝo de Nederlando. Devenloko de la grafoj estis la samnoma Burgo en la urbeto Katzenelnbogen.

Ankaŭ en la kulmino de la potenco la teritorio de la graflando konsistis el du partoj: en la tiel nomata malsupra graflando ĉirkaŭ Katzenelnbogen kaj Rheinfels kaj la t. n. supra graflando ĉirkaŭ Darmstadt. Kiel sekvo de la divido de la landgraflando Hesio en la jaro 1567 la supra graflando Katzenelnbogen fariĝis kerno de la Landgraflando Hessen-Darmstadt kaj la malsupra graflando fariĝis kerno de la landgraflando Hessen-Rheinfels.


Developed by StudentB